Sidarto (Mondliteraturo en Esperanto)
FictionLiterary

Sidarto (Mondliteraturo en Esperanto)

by Hermann Hesse

Publisher
Mondial
Pages
128
Language
English
Published
2010

Overview

"Sidarto" ("Siddhartha") is an allegorical novel by German writer Hermann Hesse that deals with the spiritual journey of a boy (and man) during the time of the Buddha. -- En 1922, post multjara okupigho pri hinduismo kaj budhismo, la germana kaj svisa verkisto Hermann Hesse (1877-1962; Nobel-premio en 1946) publikigis sian romanon "Sidarto. Hinda poezia rakonto". La eventoj en la libro kondukas nin proksimume al la jaro 500 a.K., al la tempo de la fondinto de budhismo, Gotamo Budho. Ni sekvas la vivon de samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties serchon de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito. La romano, konsistanta el du partoj kun kvar kaj ok chapitroj, strukture pli-malpli sekvas bazajn principojn de la budhisma instruo, la "Kvar noblajn verojn" kaj la "Noblan okeran vojon". -- "Sidarto" estas la nau'a romano de Hermann Hesse. Ghi estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller ech konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la ghenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ghuste por germano." -- La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la simplecon kaj poeziecon de la germana originalo.

Posts about this book

No posts about this book yet. Be the first in the app!

Ready to Meet Someone Who Reads Like You?

Read it in the app

Highlight, save quotes, share what you read

Get the app